Alamedilla
From Wikipedia, the free encyclopedia
Alamedilla [alameDIĝa]] (signife Ulmejeto) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la nordorienta parto de la komarko Los Montes. Limas kun la granadaj municipoj Dehesas de Guadix (pro enklavo de la municipa teritorio Cambuco), Alicún de Ortega, Pedro Martínez kaj Guadahortuna, kaj kun la ĥaenaj municipoj Huelma kaj Cabra del Santo Cristo. La municipo Alamedilla enhavas la urban kernon de Alamedilla mem — municipa ĉefurbo —, kaj la submunicipoj El Hacho, Los Oqueales, El Peñón kaj Rambla de los Lobos.
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio, Administrado ...
Alamedilla | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 18520 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 562 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 35′ N, 3° 15′ U (mapo)37.58052-3.244687 [+] | ||
Alto | 867 m [+] | ||
Areo | 90,65 km² (9 065 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alamedilla [+] | |||
Fermi
En la 1950-aj jaroj Alamedilla atingis pinton de loĝantoj (nome 3019) poste falis ĝis nunaj 600 lokanoj.
Estas fervojo.