Adam Ferguson
From Wikipedia, the free encyclopedia
Adam FERGUSON, MRSE (en Skotgaela lingvo: Adhamh MacFhearghais), konata ankaŭ kiel Ferguson de Raith (1a de Julio laŭ Gregoria kalendaro/20a de Junio laŭ Julia kalendaro 1723 – 22a de Februaro 1816), estis skota filozofo kaj historiisto de la Skota Klerismo.
Adam Ferguson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Adam Ferguson | |||||
Naskiĝo | 20-an de junio 1723 (1723-06-20) en Logierait | ||||
Morto | 22-an de februaro 1816 (1816-02-22) (92-jaraĝa) en Sankt-Andreo | ||||
Tombo | Katedralo de Sankta Andreo vd | ||||
Religio | Presbiterianismo vd | ||||
Lingvoj | skotgaela • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Edinburgo • Universitato St. Andrews vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Adam Ferguson vd | ||||
Patrino | Mary Gordon vd | ||||
Edz(in)o | Catherine Burnett vd | ||||
Infanoj | Adam Ferguson • John Ferguson • Isabella Fergusson • Mary Fergusson • Margaret Fergusson • Joseph Fergusson vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo • bibliotekisto • historiisto • militisto • eseisto • ekonomikisto • verkisto • kleriko • sociologo • universitata instruisto • chaplain vd | ||||
Laborkampo | sociologio • etiko • politika filozofio vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ferguson estis simpatia al tradicia socioj, kiaj tiuj de Altaj Landoj, kiuj produktas kuraĝon kaj fidelon. Li kritikis komercajn sociojn kiuj faras homojn malfortaj, senhonoraj kaj senkoncernaj por siaj komunumoj. Ferguson estis nomita "la patro de la moderna sociologio" pro siaj kontribuoj al la frua disvolvigo de tiu fako.[1][2] Lia plej konata verko estas lia Essay on the History of Civil Society.
En 1780 li verkis la artikolon "Historio" por la dua eldono de la Encyclopædia Britannica.[3] La artikolo estas 40 paĝojn longa kaj anstataŭis la artikolon de la unua eldono, kiu estis nur unu paragrafo.