Acerosiropo
siropo farita el la sevo de acero / From Wikipedia, the free encyclopedia
Acerosiropo estas siropo kutime farita de la ksilema arbsevo de sukeracero (Acer saccharum), ruĝacero (Acer rubrum) aŭ nigracero (Acer nigrum),[1] kvankam oni povas ankaŭ fari siropon de aliaj aceraj specioj, kiel ekzemple, la Oregona aŭ grandfolia acero (Acer macrophyllum).[2] En malvarmaj klimatareoj, tiuj arboj akumulas amelon en la trunkoj kaj radikoj antaŭ la vintro; dum la printempo ili transformas la amelon ĝis sukero, kiu leviĝas je la sevo.
Oni spilas la acerarbon per bori truojn en la trunkon kaj deĉerpi la eksuditan sevon. Poste, oni koncentras la kolektitan sevon per varmigado vaporiĝi iom da akvo. La unua-nacia popolo de Kebekio kaj Vermonto antaŭ longe komencis kolekti kaj uzi acerosiropon; poste la eŭropaj setlantoj povosciiĝis produkti la siropon kaj grade plibonigis la rafinadajn metodojn. Teknikaj plibonaĵoj dum la 1970-aj jaroj plue rafinis la siropan procezadon.
Kebekio en Kanado produktas la plej grandan parton da acerosiropo; la provinco faras rondcifere tri kvaronojn el la mondofertado. Kanado ĉiu-jare eksportas acerosiropon ĝis valoro de pli ol 145 milionoj da dolaroj aŭ 107 milionoj da eŭroj. Vermonto, stereotipa kiel lando de acerosiropo,[3] estas la plej granda produktejo en Usono, ĝi generas ĉirkaŭ kvin kaj duonan procentojn el la mondofertado.
Kanado kaj Usono gradigas acerosiropon laŭ skalo bazita sur denseco kaj diafaneco. Saĥarozo estas la plej ĝenerala sukero en acerosiropo. Siropoj ne rajtas enhavi io ajn alie ol acerosevo kaj bezonas almenaŭ sesdek ses procentojn da sukero por etikediĝas kiel "acerosiropo" en Kanado;[4] en Usono, ĉiu siropo devas esti farita preskaŭ tute de acerosevo por etikediĝas kiel "acero". Acerosiropo plejofte estas manĝita kun patkukoj, vafloj, ovaĵpano aŭ avenkaĉo (poriĝo). Ĝi ankaŭ estas ofte ingredienco en bakado, aŭ kiel dolĉigaĵo kaj gustigaĵo. Kuiristoj kaj kulinaraj specialistoj havas laŭdita la unikan guston, kvankam la kemio kiu respondas pro ĉi tio ne plene kompreniĝas. Kaj acerosiropo kaj la sukeracerarbo simbolas Kanadon kaj plurajn usono-ŝtatojn, precipe Vermonton.