Abako (kolono)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Abako estas supra plata, ofte kvadrata parto de kolona kapitelo.[1] Sur ĝi sidiĝas la Arkitravo ĉefe en klasika arkitekturo, kaj ĝi kuŝas sur ekino. Krome ĝi protektas la ornamaĵojn de la kapitelo.
En la Dorika ordo estas formata per prismo, en la ionika per spiraloj kaj en la korinta ĝi simpliĝas kaj sveltiĝas. En la Mezepoko ĝi estis sinonimo de Cimatio.