A Countess from Hong Kong
From Wikipedia, the free encyclopedia
A Countess from Hong Kong (Grafino de Honkongo) estas brita komedifilmo farita en 1967 kaj la lasta filmo reĝisorata fare de Charlie Chaplin. Ĝi estis unu el du filmoj de Chaplin, en kiuj li ne ludis la ĉefan aŭ gravan rolon (la alia estis en 1923 A Woman of Paris (Virino de Parizo), kaj lia sola kolorfilmo. La kameo de Chaplin estis lia lasta apero sur ekrano (lia vizaĝo aperas en la pordo kiel stevardo nur por sekundo). En la filmo ĉefrolis Marlon Brando, Sophia Loren, Tippi Hedren, kaj Sydney Earle Chaplin, la dua filo de Chaplin.
A Countess from Hong Kong | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | A Countess from Hong Kong |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 5 jan. 1967, 1967 |
Ĝenro | romantika komedio |
Kameraado | Arthur Ibbetson |
Reĝisoro(j) | Charlie Chaplin |
Produktisto(j) | Charlie Chaplin |
Scenaro | Charlie Chaplin |
Filmita en | Pinewood Studios |
Loko de rakonto | Honkongo • Pacifiko • Honoluluo |
Muziko de | Charlie Chaplin |
Rolantoj | Marlon Brando • Sophia Loren • Sydney Chaplin • Tippi Hedren • Margaret Rutherford • Bill Nagy • Angela Scoular • Carol Cleveland • Charlie Chaplin • Victoria Chaplin • Patrick Cargill • Michael Medwin • Angela Pringle • Geraldine Chaplin • Jenny Bridges • Josephine Chaplin • Marianne Stone |
Produktinta firmao | Universal Studios |
IMDb | |
La rakonto estas bazita llibere sur la vivo de virino, kiun Chaplin renkontis en Francio; ŝi estis nomita Moussia Sodskaya, aŭ[1] "Skaya", kiel li nomas ŝin en sia libro, (1922) My Trip Abroad (Mia ekskurso eksterlanden). Ŝi estis rusa kantisto kaj dancisto kiu "estis sennacia persono forfiksita en Francio sen pasporto" .[2] La ideo, laŭ gazetara komuniko skribita fare de Chaplin, post kiam la filmo ricevis negativan akcepton, estis, ke la rakonto "rezultiĝis el vizito, kiun mi faris al Ŝanhajo en 1931 kaj kie mi trovis kelkajn titolitajn aristokratojn, kiuj evitis la Rusian revolucion de 1917".[3]
Ĝi estis origine komencita kiel filmo nomita kaŝpasaĝero[4] en la 1930-aj jaroj, planita por Paulette Goddard, sed produktado neniam estis kompletigita. Tiu rezulta filmo, kreita preskaŭ 30 jarojn post sia komenco, estis kritika fiasko kaj kreskis de 2,000,000 US$ al 3,500,000 US$ buĝeto. Tamen, ĝi estis ekstreme sukcesa en Italio. Krome, la sukceso de la muziko povis kovri la buĝeton.
Kritikistoj kiel ekzemple Tim Hunter kaj Andrew Sarris, same kiel la poeto John Betjeman, rigardis la filmon kiel estanta inter la plej bonaj verkoj de Chaplin. Chaplin, kvankam malfeliĉa pro la reago de la kritiko kaj de la publiko, antaŭ la fino de sia vivo konsideris ĝin sia plej bonega filmo.
La muzika temo de la filmo, komponita fare de Chaplin, iĝis la furoraĵo This Is My Song por Petula Clark - numero 1 en Britio kaj numero 3 en Usono.