Ĝardensilvio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĝardensilvio, Sylvia borin, estas palearkta specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylvia aŭ silvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj. Tamen tiu estas silvio laŭ aspekto tre simila al la filoskopoj kaj hipolaoj, tio estas pli grizoliveca ol bruneca. Ĝi estas komuna kaj disvastigata silvio, sed pli aŭdebla ol videbla, kiu reproduktiĝas tra norda kaj moderklimata Eŭropo (sed ne en Islando kaj malofte en sudo de mediteraneaj landoj, ekzemple en Hispanio estas komuna nur en nordocentro kaj malofta en sudo) al okcidenta Azio ĝis la rivero Jenisejo en Siberio. Tiu malgranda paserina birdo estas tre migranta, kaj vintrumas en centra kaj suda Afriko kaj estas unu inter la plej lastalvenantaj migrantaj birdoj.
Ĝardensilvio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sylvia borin (Boddaert, 1783, Francio) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Malkiel ĝia nomo ŝajne indikas, la ĝardensilvio preskaŭ neniam renkontiĝas en ĝardenoj, ĉar ĝi postulas ampleksajn sovaĝajn terenojn ne ĝenata de homa ĉeesto, kaj entenanta kaj arbojn kaj arbedajn densaĵojn.