Šilheřovice
From Wikipedia, the free encyclopedia
Šilheřovice (legu: Ŝilherĵovice) (pole Szylerzowice, germane Schillersdorf) estas vilaĝo de Hluĉinio en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 1 592 loĝantoj (2024). En la tempo de sia estiĝo, ĉirkaŭ duono de la 13-a jarcento, ĝi estis ĉirkaŭigita de densaj arbaroj, kovrantaj tiam plimulton de la tuta regiono. La vilaĝon, tra kiu verŝajne kondukis unu el nordosudaj komercaj vojoj, ni vicigas tiutempe al la tn. arbaraj landvojaj tipoj de vilaĝoj. Ties fondo estas alskribata same kiel fondo de najbara vilaĝo Markvartovice al sinjoroj el Barut kaj en Landek, burgo en proksima monteto super rivero Odro.
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) Komento: Elstaraj artikoloj estu faktaj kaj citu fontojn, aliokaze povas esti malelstarigitaj |
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Šilheřovice | |||
germane Schillersdorf, pole Szylerzowice | |||
municipo | |||
Vido al Šilheřovice | |||
|
|||
Oficiala nomo: Šilheřovice | |||
Kromnomo: per hluĉina dialekto Šuleřovice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Opava | ||
Administra municipo | Hlučín | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Prusio, Supra Silezio | ||
Parto de | Hluĉinio | ||
Montaro | Opava montetaro | ||
Najbaras kun | Chałupki Pollando | ||
Memorindaĵoj | Katolika preĝejo, Kastelo de Rothschildidoj | ||
Situo | Šilheřovice | ||
- alteco | 221 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 55′ 34″ N 18° 16′ 13″ O (mapo) | ||
Katastro | 21,65 km² (2 165 ha) Šilheřovice | ||
Loĝantaro | 1 592 (2024) | ||
Denseco | 73,53 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1377 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 747 15 | ||
NUTS 5 | CZ0805 510432 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Šilheřovice | |||
Retpaĝo: www.silherovice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Fermi
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bohumín, Ostrava, Hlučín, Ludgeřovice, Markvartovice, Darkovice kaj Hať.