Ŝmalco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝmalco estas grasaĵo, fandita el porka aŭ ansera korpa graso. Same produktita grasaĵo de bovo, ŝafo kaj cervo havas pli altan fandopunkton kaj estas nomata sebo. La plej altkvalitan ŝmalcon oni produktas el nefumaĵita ventra graso. Pura ŝmalco estas utila por kuirado ĉar ĝi toleras pli altan temperaturon ol ekz-e butero. Oni povas uzi ĝin por kuirado, ĉar ĝi estas digestebla de la homa organismo pro la fandopunkto sub la korpa temperaturo. Ansera ŝmalco estas pli mola kaj pli facile fandebla ol porka kaj enhavas relative multajn nesaturitajn grasacidojn. Ŝmalco estas longe konservebla sen fridigo kaj pro tio ankaŭ estas uzata por konservi kuiritan viandon (ekzemple en rijeto).