Zika febro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Zika febro (ankaŭ nomata Zika virusa malsano kaj simple Zika) estas infekta malsano kaŭzata de la Zika viruso.[1] La plimulto da kazoj montras neniujn simptomojn, sed kiam estas simptomoj, ili plej ofte estas malseveraj, kaj povas simili tiujn de Dengo.[1][2] Inter la simptomoj povas esti febro, konjunktivito (ruĝaj okuloj), artrito/artiko-doloroj, kapdoloro kaj makul-papula erupcio.[1][3][4] Simptomoj ĝenerale daŭras malpli ol sep tagojn.[3] Zika malsano ne kaŭzis iun ajn raportitan morton dum la unua infekto.[2] Infektiĝo dum gravedo povas kaŭzi mikrocefalion kaj aliajn cerbajn misfunkciojn ĉe kelkaj beboj.[5][6] Infektiĝo ĉe plenkreskuloj ligiĝis al la Sindromo Guillain-Barré (GBS).[2]
Zika febro | |
---|---|
infekta malsano • malsano | |
Erupcio dum Zika infekto | |
KIM-10 | U06 |
Zika febro ĉefe transdoniĝos per la piko de moskitoj (kuloj) de la genro Aedes.[3] Ĝi ankaŭ povas esti transdonitaj per seksumado, kaj eble plivastigita per sangotransfuzo.[3][7] Infektiĝoj ĉe gravedaj virinoj povas transiĝi al la bebo.[5][6][8] Oni diagnozas la malsanon per provo de la sango, urino, aŭ salivo de malsanulo por la ĉeesto de la RNA de la Zika viruso.[1][3]
Malebligo temas pri malplioftigo de moskito-pikoj en lokoj, kie la malsano okazas, kaj pri ĝusa uzo de kondomoj.[3][7] Inter la klopodoj por malebligi pikojn estas la uzo de insekt-forpelaj sustancoj, kovro de la plimulto de la korpo per vestoj, kontraŭ-moskitaj retoj, kaj la forigo de senmova akvo kie la moskitoj reproduktiĝas.[1] Estas neniu efika vakcino.[3] Publik-sanaj oficialuloj rekomendas, ke virinoj en lokoj, kie okazas la Zika virusa amas-infektiĝo de 2015-2016, konsideru prokrasti gravdeiĝon, kaj ke gravedaj virinoj ne vojaĝu al tiuj lokoj.[3][9] Kvankam ne estas preciza kuracado, aspirino (acetaminofeno) povas helpi kun la simptomoj.[3] Enhospitaligo malofte estas bezonata.[2]
La viruso, kiu kaŭzas la malsanon, unue izoliĝis en 1947.[10] La unua dokumentigita amas-infektiĝo inter homoj okazis en 2007 en la Federacio de Mikronezio.[3] Je januaro de 2016, la malsano okazis en dudek regionoj de Ameriko.[3] Oni scias, ke ĝi ankaŭ okazas en Afriko, Azio, kaj la Pacifika Regiono.[1] Pro ekinfektiĝo, kiu komencis en Brazilo en 2015, la Monda Organizaĵo pri Sano deklaris ĝin Publik-Sana Krizo de Internacia Okupiĝo en februaro 2016.[11]