Zelando
provinco en Nederlando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Zelando (nederlande: Zeeland) estas provinco en la sudokcidenta parto de Nederlando. La provinco konsistas el kelkaj duoninsuloj kiuj iam estis apartaj insuloj. De tio devenas la nomo Zeeland (litere tradukita: "Marlando"). Middelburg estas la ĉefurbo de Zelando. La devizo de Zelando estas: Luctor et Emergo (mi Luktas kaj Emerĝas).
Tiu ĉi artikolo temas pri la provinco Zelando en Nederlando. Samnoma insulo Zelando (dane Sjælland) ekzistas en Danio, kaj malgranda teritorio nomata Selando krome en Britio. |
Rapidaj faktoj Provinco Zelando, provinco de Nederlando ...
Provinco Zelando | |
---|---|
flago de Zelando | blazono de Zelando |
provinco de Nederlando | |
Ĉefurbo | Middelburg |
Areo - Tero - Akvo |
2 933,89 km² 1 787,13 km² 1 146,76 km² |
Loĝantaro - Loĝdenso |
381 182 (aŭgusto 2015) 213 loĝ./km² |
Kvanto da komunumoj | 13 |
Himno | Zelanda himno |
NUTS | NL34 |
ISO 3166-2 | NL-ZE |
Oficiala retejo | https://www.zeeland.nl/ |
Fermi
Zelanda Flandrujo (nederlanda lingvo: Zeeuws Vlaanderen) estas parto de Zelando sude de la elfluofunelo de la rivero Skeldo ĉe la limo al la regiono Flandrujo en Belgujo.