Wouter van Goudhoeven
nederlanda historiisto, antikvaĵisto kaj genealogiisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Wouter van Goudhoeven (1577–1636) estis nederlanda historiisto, antikvaĵisto, genealogiisto, kronikisto, kaj filo de Arend Bartouts (m. en la 10-a de aprilo 1622) kaj ties edzino Machteld Schrevel, filino de Schrevel Ockers (1512-1559). En la 9-a de majo 1614 li edziĝis al Maria van Bemont, 21-jara, kun kiu li havis kvin gefilojn.
Valerius Gouthouvius (1577–1636) | ||
---|---|---|
Batavia Illustrata estis verko publikigita en 1685 de Gouthouvius kune kun Simon van Leeuwen | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 6-a de septembro 1577 en Dordrecht, Nederlando | |
Morto | majo 1636 en Dordrecht, Nederlando | |
Alma mater | Latina Lernejo de Kolonjo Universitato de Loveno | |
Profesio | ||
Okupo | historiisto vd | |
En 1620, kune kun la eldonisto Peter Verhaghen, li publikigis la kronikon pri la historio de Nederlando sub la titolo D'oude Chronijcke ende Historien van Holland, kiun li plenigis per genealogio de la noblaj familioj el Nederlando. El liaj leteroj kun la historiisto Arnoldus Buchelius oni lernas ke liaj unuaj studjaroj estis tre malfacilaj. En 1618, li skribis al Buchelius parolante pri la malfacila tasko je korektado de lia Kroniko pri Nederlando.