William Speirs Bruce
From Wikipedia, the free encyclopedia
William SPEIRS BRUCE (n. la 1-an de aŭgusto 1867 - m. la 28-an de oktobro 1921) estis londono-naskita skota naturalisto, polusa sciencisto kaj oceanografo. Li organizis kaj estris la Skotan Nacian Antarktan Ekspedicion ekde 1902 ĝis 1904. Li cetere plurfoje vojaĝis tra arktaj regionoj, pro sciencaj aŭ komercaj kialoj.
William Speirs Bruce | |
---|---|
William Speirs Bruce en 1905 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-a de aŭgusto 1867 en Londono, Anglio |
Morto | 28-a de oktobro 1921 en Edinburgo, Skotlando |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Alma mater | Universitato de Edinburgo • Watts Naval School |
Okupo | |
Okupo | esploristo oceanografo marbiologo natursciencisto |
Bruce origine intencis studadi medicinon sed tiu aspiro ŝanĝis, post kiam li vizitis nedevigajn kursojn pri natursciencoj somere de la jaro 1887. Post tiuj kursoj, la junulo ekinteresiĝis pri tre variaj sciencaj fakoj, kaj li en 1892 rezignis siajn medicinajn studojn en la universitato de Edinburgo por aliĝi al la ekspedicio Dundee Whaling direkte al Antarkto, kiel scienca asistanto. Sekvis pluraj arktaj vojaĝoj al Nova Zemlo, Spicbergo kaj al la lando Francisko Jozefo (kie li renkontis Fridtjof Nansen). En 1889, Bruce kandidatiĝis por sciencista posteno en la Brita Nacia Antarkta Ekspedicio (poste konita kiel la ekspedicio Discovery). Pro tro longa prokrasto antaŭ oficiala konfirmo de sia nomumo, kaj pro malkonsento kun Clements Markham, prezidento de la Reĝa Geografia Societo (RGS), William Speirs Bruce finfine organizis sian propran ekspedicion al la Sudaj Orkadoj kaj al la maro de Weddell : la Skota Nacia Antarkta Ekspedicio (SNAE). Bruce cetere fondis skotan oceanografian laboratorion en 1906, sed liaj postaj antarktaj projektoj (interalie transkontinenta marŝado tra la suda poluso) estis abortitaj pro manko de publika kaj financa subteno. Liaj planoj estis poste reprenitaj de Ernest Shackleton kiel bazo por lia propra Imperia Transantarkta Ekspedicio (1914-17).
Inter 1907 kaj 1920, Bruce ree vizitis Arkton sepfoje, ĉefe rilate al komerca serĉminado de mineraloj en Spicbergo : tiu ambicia entrepreno tamen ne enspezigis la komercan profiton, kiun la esploristo esperis. Li ricevis variajn premiojn pro sia laboro pri polusaj regionoj, inkluzive de honora doktoreco el la universitato de Aberdeen. Nek li nek liaj SNAE-kunlaborantoj estis tamen rekomenditaj de la Reĝa Geografia Societo por la prestiĝa polusa medalo. Tiu forgeso ĉagrenis Bruce dum lia tuta vivo. William Speirs Bruce malsukcesis organizi iun ajn gravan ekspedician entreprenon post la SNAE, verŝajne pro sia manko de societemo, pro kelkaj potencaj malamikoj kaj pro fervora skota naciismo. Ekde 1919, lia sano ekdifektiĝis, kaj li spertis plurajn restadojn en malsanulejo antaŭ sia morto en 1921, post kiu li estis preskaŭ komplete forgesita. Pli freŝdate, pro la centjariĝo de la skota ekspedicio, historiistoj klopodis por pli ĝuste taksi lian veran rolon en la historio de scienca polusa esplorado.