Wilkie Collins
From Wikipedia, the free encyclopedia
William Wilkie COLLINS (8a de januaro 1824 – 23a de septembro 1889) estis angla romanisto, dramaturgo kaj novelisto, plej bone konata pro The Woman in White (1859) kaj The Moonstone (1868). La lasta estis nomita la unua moderna angla krimromano. Li naskiĝis en familio de pentristo, William Collins, en Londono, li kreskis en Italio kaj Francio, kaj lernis la francan kaj la italan. Li eklaboris kiel oficisto por te-komercisto. Post lia unua romano, Antonina, aperis en 1850, li renkontiĝis kun Charles Dickens, kiu iĝis tre bona amiko kaj mentoro. Kelkaj el la verkoj de Collins aperis unue en la gazetoj de Dickens nome All the Year Round kaj Household Words kaj ili kunlaboris en teatro kaj verkado. Collins atingis financan stabilecon kaj internacian atenton pro siaj plej bone konataj verkoj en la 1860-aj jaroj, sed tiam eksuferis pro podagro. Konsumante opion por kontraŭbatali la doloron, li falis en dependeco. En la 1870-aj kaj 1880-aj jaroj lia verkokvalito malaltiĝis pro sia sanstato. Collins estis kritikisto de la institucio de geedzeco: li dividis sian tempon inter Caroline Graves kaj sia laŭjure edzino Martha Rudd, kun kiu li havis tri filojn.
Wilkie Collins | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
William Wilkie Collins | ||
Naskiĝo | 8-an de januaro 1824 (1824-01-08) en Londono | |
Morto | 23-an de septembro 1889 (1889-09-23) (65-jaraĝa) en Londono | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | apopleksio vd | |
Tombo | Kensal Green Cemetery vd | |
Etno | Angloj vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | William Collins vd | |
Patrino | Harriet Geddes vd | |
Gefratoj | Charles Allston Collins vd | |
Edz(in)o | Martha Rudd • Caroline Compton vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • ĵurnalisto • romanisto • dramaturgo • poeto-juristo • pledadvokato vd | |
Verkado | ||
Verkoj | The Woman in White ❦ La Lunŝtono vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |