urbo de Nov-Jorkio / From Wikipedia, the free encyclopedia
White Plains estas urbo en orienta Usono. Ĝi apartenas al la subŝtatoNov-Jorkio kaj estas la administra centro de la ĉirkaŭa kantono Westchester. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 59 559loĝantoj sur areo de 25,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 326 loĝantoj/km².
Rapidaj faktoj urbo en Nov-Jorkio • kantona sidejo, Administrado ...
La urbo situas norde de la urbego Novjorko, pli precize de ties norda urboparto Bronkso. En la urba teritorio interalie situas unu el la tri kampusoj de la Universitato Pace (la ĉefa estas en Novjorko kaj tria en Mount Pleasant).