Władysław Grabski
From Wikipedia, the free encyclopedia
Władysław Dominik Grabski (naskiĝis la 7-an de julio 1874 en Borów (distrikto Łowicki), mortis la 1-an de marto 1938 en Varsovio) estis pola politikisto de nacia demokratio, ekonomikisto kaj historiisto, ministro pri la trezoro kaj dufoja ĉefministro de Dua Pola Respubliko, aŭtoro de valuta reformo.
Władysław Grabski | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Władysław Dominik Grabski | |||||
Naskiĝo | 7-an de julio 1874 (1874-07-07) en Borów, powiat łowicki | ||||
Morto | 1-an de marto 1938 (1938-03-01) (63-jaraĝa) en Varsovio | ||||
Mortis per | karcinomo vd | ||||
Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Loĝloko | Sankt-Peterburgo vd | ||||
Ŝtataneco | Kongresa Pollando • Dua Pola Respubliko vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo vd | ||||
Partio | Popular National Union • National-Democracy vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Q63531354 vd | ||||
Gefratoj | Zofia Kirkor-Kiedroniowa • Stanisław Grabski vd | ||||
Infanoj | Władysław Jan Grabski • Zdzisław Grabski • Andrzej Kazimierz Grabski vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto • politikisto • historiisto • terkultivisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Socia kaj sendependeca aganto, en la jaroj 1905–1912, parlamentano al rusa Dumao, membro de Pola Nacia Komitato, vicprezidanto de kreita en 1914 Centra Civitana Komitato en Varsovio, prezidanto de Centra Civitana Komitato de Pola Reĝlando en Rusio (1915–1918). Oktobre/novembre 1918 ministro pri agrikulturo kaj kronaj bonaĵoj. Membro de Supera Popola Konsilio en 1918, parlamentano kadre de Popol-Nacia Asocio (1919–1922), trezor-ministro de decembro 1919 ĝis junio 1920, de januaro 1920 ĝis junio 1923 kaj de decembro 1923 ĝis novembro 1925. Ĉefministro de la registaro de Pola Respubliko de la 23-a de junio ĝis la 24-a de julio 1920 kaj de la 19-a de decembro 1923 ĝis la 14-a de novembro 1925. Rektoro de Bien-Ĉeflernejo en Varsovio en la periodo 1926–1928, prorektoro de tiu ĉi altlernejo en la jaroj 1928–1929.