Vladikavkazo
ĉefurbo de la respubliko Nord-Osetio-Alanio en Rusio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vladikavkazo (ruse Владикавказ, osete Дзæуджыхъæу [dzaŭĝikaŭ]) estas rusia urbo en Norda Kaŭkazio sur ambaŭ bordoj de rivero Terek (Терек). La urbo estis fondita kiel fortikaĵo en 1784, havas statuson de urbo ekde la jaro 1860, nun ĝi estas ĉefurbo de Nord-Osetio.
Vladikavkazo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo • administra dividaĵo de Rusio • urbego • administra teritoria unuo | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Rusia Federacio | ||||
Provinco | Nord-Osetio | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 362000–362999 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 306 978 (2017) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 055 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 2′ N, 44° 41′ O (mapo)43.0444.6775 [+] | ||||
Alto | 692 m [+] | ||||
Areo | 291 km² (29 100 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Vladikavkaz [+] | |||||
| |||||
Laŭ la stato de 2017 en la komunumo vivis 306 978 loĝantoj sur areo de 291 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 055 loĝantoj/km². En la urbo estas kelkmil rifuĝintoj kaj devigitaj transloĝiĝintoj el kelkaj regionoj: etnaj osetoj el Sud-Osetio, interna Kartvelio kaj Taĝikio, etnaj rusoj el Ĉeĉenio kaj aliaj. La nuna urbestro estas Boris Albegov.
La urbo en diversaj jaroj nomiĝis:
- Vladikavkazo (Владикавказ) ĝis 1931 kaj ekde 1990;
- Ordĵonikidze (Орджоникидзе), omaĝe al la bolŝeviko Sergo Orĝonikidze, en 1931-1944 kaj 1954-1990;
- Dzaudĵikau (Дзауджикау), laŭ la oseta nomo de la loko, inter 1944 kaj 1954.
La interurba telefona kodo estas 8672, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).
En la urbo estas sakvoja fervoj-stacio kaj aktiva flughaveno (apud Beslan). Vidu sube "Transportado".