Vizelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vizelo (Mustela nivalis) estas mustelo, kies hararo estas malpli longa kaj pli alpremiĝa ol ĉe ermeno, kaj kies vosto ne havas nigran ekstremon. La viroj estas pli grandaj (70-160 g, 23–34 cm) ol inoj (45-80 g, 16–28 cm). La gevizeloj ĉasas musojn kaj zizelojn, tial agrikulturistoj ilin laŭdas, sed ankaŭ leporidojn, fazanidojn kaj perdrikidojn, tial arbaristoj ilin persekutas. La gravedeco daŭras 5 semajnojn (35 tagojn); la lastaj idaroj naskiĝas septembre. Se la manĝaĵo abundas, la vizelino povas naski dufoje po 4 ĝis 9 gejunulojn.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Vizelo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Mustela nivalis Linnaeus, 1766 | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Fermi
La vizelo havas holarktisan disvastiĝon.