Viktorina moralo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Viktorina moralo estas nomo, kiun ricevis la morala konduto, kiu disvolviĝis ĉefe dum la epoko de la Brita Imperio, sub regado de reĝino Viktorino (regis 1837-1901), kaj kiu difinis moralan staton de la lando en la 19-a jarcento. Ĝi karakteriziĝis per seksa subpremo, kaŝigo kaj forta sociala etiko.
Oni ofte rilatigas ĝin al obsedo pri kontrolo de la seksa moralo, foje kondukante al bigoteco kaj al farisea, hipokrita konduto. Tiel oni uzis ofte florlingvon por eviti certajn vortojn. La moralo pli koncernis la eliton, kaj ĝi apenaŭ rilatis al sociaj aferoj, tiel ke plu floris la prostituado kaj infanlaboro en Britio.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |