Vikipedio:Bildoj kun notoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
En Vikipedio eblas aldoni notojn al bildoj. Aperas koloraj (defaŭlte flavaj) kvadratoj sur bildo kun notoj kiam oni superflugas ĝin per la musindikilo. Kiam la musindikilo eniras iun kvadraton, la koloro de ĝia rando ŝanĝiĝas (defaŭlte aperas verde) kaj aperas la noto kiu povas esti teksto kun eventuale ligilo(j).
Tio funkcias per aldona programo nomita ImageAnnotation kiu funkcias per ĵavaskripto. Uzanto povas profiti el ĝi en la Esperanta Vikipedio kondiĉe ke tiu ebligu ĝin elektante la rilatan kesteton en personaj Preferoj, (aldonaĵoj/ImageAnnotation). Ĝi cetere plene funkcias por ĉiuj en la Komunejo, inkluzive eblecon aldoni, redakti, forigi notojn.