Victor Hugo
franca verkisto, dramisto kaj spiritisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Victor HUGO [elp. viktɔʁ yɡo] (Esperantigite Viktoro HUGO; naskiĝis la 26-an de februaro 1802 en Besançon, mortis la 22-an de majo 1885 en Parizo) estis franca verkisto. Dum literatura kariero kiu daŭris pli ol ses dek jaroj, li verkis abunde en escepte granda vario de genroj: liriko, satiroj, epiko, filozofiaj poemoj, epigramoj, romanoj, historio, kritikaj eseoj, politikaj diskursoj, funebraj preĝoj, taglibroj, leteroj kaj publikaj kaj privataj, kaj teatraĵoj en verso kaj prozo.
Victor Hugo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Victor Hugo | |||||
Naskonomo | Victor-Marie Hugo | ||||
Naskiĝo | 26-an de februaro 1802 (1802-02-26) en Besançon | ||||
Morto | 22-an de majo 1885 (1885-05-22) (83-jaraĝa) en Parizo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pneŭmonito vd | ||||
Tombo | Panteono de Parizo vd | ||||
Etno | Francoj vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Loĝloko | Place des Barricades - Barricadenplein • rue Laffitte • Marine Terrace • Hauteville House • naskiĝdomo de Victor Hugo en Besançon • Avenuo Viktoro-Hugo • Strato de la Reĝino • Maison du Pigeon - De Duif • Maison du Moulin à vent - De Windmolen • Placo de la Vogezoj • Rue Louise-Émilie-de-La-Tour-d'Auvergne • rue Catherine-de-La-Rochefoucauld vd | ||||
Ŝtataneco | Francio • Belgio • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo • Gimnazio Louis-le-Grand • Lycée Michelet, Vanves vd | ||||
Partio | Partio de la Ordo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Familio Hugo vd | ||||
Patro | Joseph Léopold Sigisbert Hugo vd | ||||
Patrino | Sophie Trébuchet vd | ||||
Gefratoj | Abel Hugo • Eugène Hugo vd | ||||
Edz(in)o | Adèle Foucher vd | ||||
Amkunulo | Juliette Drouet • Léonie d'Aunet vd | ||||
Infanoj | Adèle Hugo • Charles Hugo • François-Victor Hugo • Léopoldine Hugo vd | ||||
Parencoj | Georges-Victor Hugo • Jeanne Hugo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • dramaturgo • romanisto • desegnisto • libretisto • eseisto • verkisto • ilustristo • verkisto de vojaĝa literaturo • poeto • arthistoriisto • publikigisto • grafikartisto • memuaristo vd | ||||
Laborkampo | kreiva kaj profesia verkado vd | ||||
Aktiva en | Parizo • Ĵerzejo vd | ||||
Aktiva dum | 1819–1883 vd | ||||
Verkado | |||||
Ĝenroj | romantikismo | ||||
Verkoj | La Mizeruloj ❦ Notre-Dame de Paris ❦ Les Contemplations ❦ La Arto Esti Avo ❦ La Viro kiu Ridas ❦ La Orientaj ❦ La Laboristoj de la Maro ❦ Naŭdek Tri vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hugo estas konsiderata unu el la plej grandaj kaj plej bone konataj francaj verkistoj. Ekster Francio, liaj plej famaj verkoj estas la romanoj Les Misérables, 1862, kaj Notre-Dame de Paris, 1831. En Francio, Hugo estas fama pro siaj poeziaroj, kiel Les Contemplations kaj La Légende des siècles. Hugo estis en la avangardo de la romantika literatura movado per sia teatraĵo Cromwell kaj dramo Hernani. Multaj el liaj verkoj inspiris muzikon, kaj dum sia vivodaŭro kaj post sia morto, kiel la muzikaloj Les Misérables kaj Notre-Dame de Paris. Li produktis pli ol 4 000 desegnoj en sia vivodaŭro, kaj aktivulis por sociaj aferoj kiel la abolo de la mortopuno.
Li estis fama reprezentanto de la franca romantikismo, membro de la Académie française, kaj ankaŭ politike aktiva. Kvankam arda monarkiisto kiam li estis juna, la vidpunktoj de Hugo ŝanĝis laŭlonge de la jardekoj, kaj li iĝis pasia subtenanto de respublikismo; lia verkaro temis pri plej el la politikaj kaj sociaj aferoj kaj pri la artaj tendencoj siatempe. Lia opozicio al absolutismo kaj lia enormaj literaturaj atingoj establis lin kiel nacia heroo. Li estis honorita per entombigo en la Panteono.