Vespo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vespo en larĝa senco estas insekto el la familio de vespedoj kaj similaj insektoj de aliaj familioj (ekz. Cephidae, Tenthredinidae, Eurytomidae).
- Tiu ĉi artikolo temas pri insekto. Pri motorciklo temas artikolo Vespo (motorciklo).
Vespo | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Subordoj | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||
La specioj de subordo Symphyta (kiu enhavas la arbarajn vespojn kaj la flugilajn formikojn), kiu diferenciĝas de la specioj de subordo de Apokritoj ĉe la larĝa konekto inter la torako kaj abdomeno. La larvoj de la subordo de Symphyta estas plejofte herbovoroj kaj raŭpoŝatantoj, dum la larvoj de la apokritoj estas rabobestoj kaj parazitoj. Aliflanke tiaj larvoj estas manĝataj de Vespobuteoj.
En malpli larĝa senco, la vespoj estas la specioj de la familio vespedoj de Aculeate (superfamilio : ĥimenopteraj pikuliloj). Tiu ĉi familio enhavas la genrojn de Vespula, Dolichovespula, Vespa. En plej strikta senco oni uzas tiun esprimon nur por la specioj de genro Vespa.