Vaksaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ceraĵo (el la latina cera: vakso)[1] kaj de tie vaksaĵo aŭ operculum[2] estas milda, karneca ŝvelaĵo troviĝanta ĉe la bekoj de iaj birdoj. Akcipitroj, psitakoj, turtoj, sterkorariedoj kaj papagoj estas inter la birdoj kiuj havas vaksaĵojn. La vaksaĵo ludas rolon por indiki la reproduktan situacion de iaj dimorfaj birdoj, kaj havas ankaŭ ŝlosilan funkcion por spirado.