Ŭahabismo
religia movado de fundamentisma sunaa islamo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŭahabismo aŭ vahabismo, arabe الوهابية [al-ŭah:a:bija] estas konservativega kaj dogma branĉo ene de sunaisma islamo, fondita en la 18-a jarcento en nun-tempa Sauda Arabio sur la instruadoj de Muhamad ibn Abd al-Ŭahab (1703-1792).
Parto de serio |
Kredo kaj praktikoj |
Unueco de Dio |
Ĉefaj personecoj |
Mohamedo |
Tekstoj kaj leĝoj |
Branĉoj de islamo |
Sunaismo |
Sociopolitikaj aspektoj |
Arto • Arkitekturo |
Vidu ankaŭ |
Vortareto de islamaj nocioj |
La anoj de vahabismo, ankaŭ nomataj "vahabitoj", konsideras ĝin ne kiel iu branĉo de islamo inter aliaj, sed kiel la sola vera islamo. Ili strikte malakceptas ĉian plurismon kaj kutime verdiktas ĉian diverĝantan opinion kiel "ne-islama". Pro tio ili en la islama mondo ĝenerale havas reputacion de netoleremo kaj fanatikismo[1].
Ĉi tiu branĉo de islamo estas la plej sekvata en Sauda Arabio kaj en Kataro, kie la registaroj apogas ĝin. En Sauda Arabio ĝi estas la ŝtata religio.
La vahabitoj mem malofte uzas la vorton "vahabismo", kaj preferas muŭahidun (kiu signifas "unuecistoj"), aŭ ekster Sauda Arabio ankaŭ ofte "salafistoj".