Uzanto:Haruo/Usona mararmeo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Usona Mararmeo (angle, United States Navy, mallonge USN) estas la marmilita branĉo de la Usona Armeo kaj unu el la sep uniformitaj servoj de Usono. Ĝi estas la plej granda mararmeo en la mondo. La tunaro de ĝia batala floto estas pli multe granda ol la kombinaĵo de la sekvaj 13 mararmeoj kune.[1] La Usona Mararmeo havas ankaŭ la plejgrandan aviadilŝipan floton, kun 11 tiaj ŝipoj aktive servantaj. La mararmeo havis, en januaro 2011, 328 516 aktive servantajn membrojn plus 101 689 rezervajn. Ĝi havas entute 286 aktivajn ŝipojn, kaj pli ol 3 700 aviadilojn.[2]
La Usona Mararmeo devenis de la Kontinenta Mararmeo, establita en 1775 en la frua etapo de la usona revolucio. Nelonge post la revolucio la Kontinenta Mararmeo malfondiĝis, kvankam la Usona Konstitucio (1787) donis al la Usona Kongreso (parlamento) la povon "provizi kaj tenadi mararmeon.[3]
La Mararmeo estas administrata de la Ministerio pri la Mararmeo, kiun estras la (civilula) Ministro pri la Mararmeo.
La Ministerio pri la Mararmeo mem estas sekcio de la Ministerio pri Defendo, estrata de la Ministro pri Defendo. Tradicie, la plej altranga mararmea oficiro estas la Estro de Mararmeaj Funkcioj; la nuna postenulo estas admiralo Jonathan Greenert, tamen, unu mararmea oficiro aktuale rangas pli alte ol li, nome la vicprezidanto de la Kunigita Stabestraro, admiralo James Winnefeld.