Uzanto:Agloforto/Gaja hipotezo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Gaja hipotezo, ankaŭ nomata biogeoĥemia hipotezo[2], estas debatata hipotezo, unue proponita en 1970 de la angla klimatologo James Lovelock kunlabore kun la usona mikrobiologo Lynn Margulis sed ankaŭ prialudita de aliaj scientistoj antaŭ ili, laŭ kiu Tero estus
|
|
La vivantularo sur la Tero tiel konsistigus vastan superorganismon – nomatan « Gaja », laŭ la nomo de la greka diino personiganta la Teron – kiu plenumas memreguladon de siaj komponantoj por favorigi la vivon. Ekzemplo menciita de Lovelock kiel argumento de lia hipotezo estas la konsisto de la tera atmosfero, kiu reguliĝis dum la paso de la jarmilionoj tiamaniere ke ĝi ebligas la disvolviĝon kaj la pluigon de la vivo.
La Gaja hipotezo, kiu disvolviĝis al pluraj terorioj, ripozas sur scienca modelo – anglalingve nomata Earth system science (tersistema scienco) – kiu fondiĝas sur pluraj konstatoj ekologiaj, klimatologiaj, geologiaj kaj biologiaj – inter alie tra la nocio eko-evolucio – .[4] El tio rezultas maltrankviliga prognozo koncerne la estonton de la biosfero, notinde fronte al la defio de la klimata ŝanĝo. [5].
La Gaja hipotezo estas disvolvita de James Lovelock en pluraj verkoj : La Aĝoj de Gaja, (1990), La Tero estas vivanta estulo, la Gaja hipotezo (1999), Gaja. Kuracilo por la planedo (2001), La revenĝo de Gaja (2006) ; ĉi lasta portretas planedon iĝintan neloĝebla por la homoj. Aliaj sciencistoj, inter kiuj Lynn Margulis, plu uzas la Gajan hipotezon, kiu post la verkoj de Lovelock, estas la temo de abunda scienca kaj filozofa literaturo [notoj 1]. El la geobioĥemia modelo fontas la geofiziologio, kiu, sekvante la Gajan hipotezon, proponas studi ĉiujn ekzistantajn interagojn ene de la Ter-sistemo.