Uzanto-Diskuto:RG72/2009-2018
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mi proponas tralegi: Vikipedio:Esperantigo de rusaj nomoj en Esperanta Vikipedio. Laŭ tio, Tjumen, tjumena ktp.
Bone. Mi fidis sur lasta lernolibron de Boris Kolker:
2.2. Krasnodaro, Astraĥano, Permo, Tjumeno, Omsko, Novosibirsko, Kievo, Ĥarkovo, Minsko, Aŝĥabado, Duŝanbeo, Alma-Atao, Erevano, Bakuo; Prago, Berlino, Bukareŝto, Beogrado, Londono, Kopenhago, Helsinko, Parizo, Bruselo, Antverpeno, Madrido, Barcelono, Roterdamo, Ĝenevo, Vaŝingtono, Novjorko, Ĉikago, Otavo, Havano, Pekino, Ĝakarto, Tokio, Hanojo, Bejruto, Kabulo, Teherano, Kinŝaso, Jerusalemo.
Ankaŭ 1-10: 'ь' = antau 'и', 'о' – j : Iljiĉ, Zaĥarjin, Ruĵjin, Ardaljon; antaŭ aliaj vokaloj sinkas: Grigorjev, Prokofjev, Oĵerelje, Muravjov, Ruĉjov, Vjunov, Iljuŝin, Darja, Uljancev; en fino de vorto kaj antaŭ konsonantoj: post 'л' kaj siblantoj sinkas: Tiraspol, Babel, Uralsk, Kerĉ; post aliaj konsonantoj – j : Kazanj, Ĥarjkov, Ustj-Kamenogorsk, Igorj; --RG72 07:53, 25. Jan 2009 (UTC)
- Do ĝuste la diferenco inter Vikipedia tradicio kaj lernolibro de Kolker estas en nemontro de tiuj j fine de konsonantoj, kie ne eblas ilin prononci (provu legi p-e-n-j, ekzemple). Slavik IVANOV 17:06, 2. Nov 2009 (UTC)