Usona Komisiono pri Valorpaperoj kaj Interŝanĝoj
usona registara agentejo superrigardanta akciaj interŝanĝoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Usona Komisiono pri Valorpaperoj kaj Interŝanĝoj (KVI, angle U.S. Securities and Exchange Commission, akronime konata US SEC) estas registara organizaĵo de la tipo de kontrola aŭtoritato (en) en Usono, respondeca por la administrado kaj publika superrigardo de la usona kapitalmerkato, nome la komerco de valorpaperoj [1]. La KVI ekzistas ekde 1934 kaj fiksas la regulojn por komercado de obligacioj, akcioj, derivaĵoj, varoj kaj aliaj financaj instrumentoj komercitaj sur registritaj interŝanĝoj. Fermi piramidajn planojn estas unu el la respondecoj de tiu ĉi aŭtoritato [2][3][4].
Usona Komisiono pri Valorpaperoj kaj Interŝanĝoj | ||
---|---|---|
sendependa agentejo de Usona registaro • regulatory agency • financial regulatory agency | ||
Komenco | 6-a de junio 1934 vd | |
Geografia situo | 38° 53′ 54″ N, 77° 0′ 15″ U (mapo)38.898253-77.004211 | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Vaŝingtono | |
| ||
Agareo |
capital market regulation | |
Fondinto(j) | Franklin D. Roosevelt vd | |
Ĉefestro(j) | Gary Gensler (en) (2021–) Mary Jo White (en) (2013–2017) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La KVI estis establita fare de prezidanto Franklin D. Roosevelt la 6-an de junio 1934 kaj estis desegnita por restarigi investan konfidon en la usona kapitalmerkato dum la Granda Depresio. La unua estro de la komitato estis Joseph Kennedy, la patro de John Fitzgerald Kennedy, kiu estis la 35-a Prezidanto de Usono.