Usona Holokaŭsta Memora Muzeo
muzeo en Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Usona Holokaŭsta Memora Muzeo (angle United States Holocaust Memorial Museum, akronime USHMM) estas muzeo kaj nacia institucio en Vaŝingtono, Usono. La tasko de la muzeo estas dokumenti, studi kaj interpreti la historion de la holokaŭsto, la genocido de ĉefe judoj fare de Nazia Germanio de 1941 ĝis 1945 [2]. La muzeo estas samtempe la oficiala monumento de Usono al ĉirkaŭ ses milionoj da eŭropaj judoj kaj ses milionoj da aliaj (romaoj, samseksemuloj, krimuloj, aktivuloj, trudlaborantaj sklavoj kaj aliaj) kiuj estis mortigitaj dum la holokaŭsto laŭ ordoj de la nazioj.
Usona Holokaŭsta Memora Muzeo | |||
---|---|---|---|
United States Holocaust Memorial Museum | |||
memorigaĵo • muzeo | |||
Lando | Usono vd | ||
Situo | Vaŝingtono | ||
Adreso | 100 Raoul Wallenberg Place, SW, Washington, DC 20024-2126 | ||
Arkitekto(j) | James Ingo Freed vd | ||
Estiĝo | 22-a de aprilo 1993 | ||
Malfermo | 22-a de aprilo 1993 | ||
Direktoro | Sara J. Bloomfield | ||
Koordinatoj | 38° 53′ 12″ N, 77° 1′ 57″ U (mapo)38.886666666667-77.0325 | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 1 626 674 () | ||
Retpaĝo | http://www.ushmm.org/ | ||
La muzeo ricevis sian ĉarton sekve de unuaniman decidon de la Usona Kongreso en 1980. Ĝi estis publike malfermita en aprilo 1993 fare de prezidanto Bill Clinton kaj holokaŭstotransvivanto Elie Wiesel ŝaltante la eternan flamon en la Halo de Memoro de la muzeo dum solena ceremonio [3].
La instalaĵo enhavas kelkajn ekspoziciojn, artojn, publikaĵojn kaj artefaktojn kiuj estas ĉiuj ligitaj al la holokaŭsto. La muzeo kolektas kaj konservas fizikajn objektojn, distribuas edukajn materialojn kaj produktas publikajn publikaĵojn. La muzeo ankaŭ respondecas pri publikaj memorceremonioj [4].
La ĉefa parto de la financado de la konstruado kaj funkciado de la muzeo venas de publikaj financoj, sed multe ankaŭ venas de privataj fontoj. Steven Spielberg estas inter la plej famaj donacantoj.
La muzeo situas sur la bulvardo Raoul Wallenberg, nomita laŭ la sveda diplomato kiu, dum la fina stadio de la Dua Mondmilito, savis ĉirkaŭ 10,000 judojn en Hungario.