Urugvaja savano
From Wikipedia, the free encyclopedia
La urugvaja savano, ankaŭ konata kiel brazila-urugvaja savano, estas tersupraĵa ekoregiono el la sud-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj. La ekoregiono ampleksas la tutaĵon de Urugvajo kaj iujn areojn de nordorienta Argentino kaj de ekstrem-suda Brazilo.