Uppsala län
From Wikipedia, the free encyclopedia
Uppsala län, la provinco de Upsalo, estas unu el la 20 modernaj provincoj de Svedio. Ĝia areo konsistas el partoj de la historia provinco Uplando kaj Gestricio. Administra centro de la provinco estas la samnoma urbo Uppsala, en Esperanto Upsalo. Alia grava urbo estas Enköping.
Rapidaj faktoj
Uppsala län | |
---|---|
Blazono de la provinco | Situo en Svedio |
Ŝtato | Svedio |
Provinca litero | C |
Provinca kodo | 03 |
Historia(j) provinco(j) | partoj de Uplando kaj Gestricio |
Ĉefurbo | Uppsala |
Komunumoj | 8 |
Provincestro | Göran Enander |
Areo (suma) | 11 940,28 km² |
Loĝantoj | 404 766 (stato de 2024) |
Ekestodato | 1634 |
Retejo | Oficiala retejo |
Fermi
Fine de 2024 en la provinco vivis 404 766 loĝantoj sur areo de 11 940,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 34 loĝantoj/km².