Unuoj de Planck
sistemo de mezurunuoj difinitaj per fundamentaj konstantoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
En fiziko, unuoj de Planck estas sistemo de naturaj mezurunuoj, kiuj estas mezurunuoj elektitaj tiel ke certaj fundamentaj fizikaj konstantoj egalu al 1. En unuoj de Planck, la konstantaj tiel ununormigitaj estas:
- lumrapideco c (aŭ c0)
- gravita konstanto G
- malpligrandigita konstanto de Planck ħ
- kulomba forta konstanto
- konstanto de Boltzmann kB (aŭ simple k)
Ĉiu el ĉi tiuj konstantoj povas esti asociita kun almenaŭ unu fundamenta fizika teorio: c kun speciala teorio de relativeco, G kun ĝenerala relativeco kaj gravito, ħ kun kvantuma mekaniko, ε0 kun elektrostatiko, kB kun statistika mekaniko kaj varmodinamiko. Unuoj de Planck havas profundan signifecon por teoria fiziko pro tio, ke ili elegante plisimpligas kelkajn algebrajn esprimojn de fizikaj leĝoj per sendimensiigo.
La unuoj estas nomitaj laŭ germana fizikisto Max Planck, kiu proponis ilin en 1899.