Unua Ĉeĉenia milito
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Unua Ĉeĉenia milito okazis inter Rusio kaj separistoj en Ĉeĉenio inter jaroj 1994 kaj 1996. Rezulto de ĝi estas fakta apartiĝo de separisma respubliko Iĉkerio el Rusia Federacio. Tiu fakta sendependeco, kvankam agnoskita de neniu ŝtato, daŭris ĝis la Dua Ĉeĉenia milito.
Historio de Ĉeĉenio | |
---|---|
Ĉi tiu artikolo apartenas al serio | |
Frua historio | |
Ĉeĉenoj, Vajnaĥoj | |
Tajpo, Tukĥumo | |
Ĉeĉenio kaj Rusio | |
Kaŭkaza milito | |
Norda Kaŭkaza Imamato | |
Tereka distrikto | |
Terekaj kazakoj | |
Rusia Enlanda milito | |
Montara Respubliko (1917—1919) | |
Tereka Soveta Respubliko (1918—1919) | |
Norda Kaŭkaza Soveta Respubliko (1918) | |
Norda Kaŭkaza Emirato (1919-1920) | |
Montara ASSR (1921—1924) | |
Ĉeĉena Nacia Distrikto (1920—1922) | |
Ĉeĉenio en Sovetunio | |
Ĉeĉena Aŭtonoma Regiono (1922—1934) | |
Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (1934—1944) | |
Ĉeĉena-Inguŝa ASSR dum la Granda Patriotisma Milito (1941-1945) | |
Deporto de la ĉeĉenoj kaj inguŝoj (1944-1957) | |
Grozna distrikto (1944-1957) | |
Restarigo de la Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (1957) | |
Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (1957—1991) | |
Ĉeĉenio post la dissolvo de Sovetunio | |
Iĉkerio (1991-2000) | |
Unua Ĉeĉenia milito (1994-1996) | |
Ĥasavjurtaj Interkonsentoj (1996) | |
Intermilita krizo en Iĉkerio (1996-1999) | |
Dua Ĉeĉenia milito (1999-2009) | |
Ĉeĉenio (ekde 2000) | |
Ĉeĉenaj rifuĝintoj | |
Post komenca kampanjo de jaroj 1994-1995, kies kulmino estis detrua batalo ĉe Grozno, la federaciaj trupoj penis kontroli la montarajn areojn, sed estis reĵetitaj reen fare de Ĉeĉeniaj partizanoj. Pro kontinuaj fiaskoj de la milito kaj granda popola opozicio al la konflikto en kaj ekster Rusio, antaŭ prezidenta baloto tiama rusa prezidento Boris Jelcin devis deklari batalhalton en 1996 kaj subskribi packontrakton sekvan jaron.
Laŭ oficiaj informoj rezulte de la konflikto pereis ĉirkaŭ 5500 rusaj militistoj, laŭ neoficialaj inter 3500 kaj 7500, kaj laŭ unu fonto eĉ 14000[1]. La kvanto de pereintaj separistoj estas pli malpreciza. Laŭ oficialaj informoj oni mortigis ĉirkaŭ 15 000 separistoj, dum separistaj fontoj asertas ke ne pli ol 3000. La nombro de mortitaj civiluloj estas, laŭ diversaj fontoj, inter 50000 kaj 100000, kaj ĉirkaŭ 200000 estis vunditaj. pli ol 500000 iĝis rifuĝintoj rezulte de la konflikto[2], ĉar la urboj kaj vilaĝoj tra la respubliko estis ruinitaj.