Traktato de Mastriĥto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Traktato de Mastriĥto aŭ Traktato pri la Eŭropa Unio estis internacia konvencio, kiun la 7-an de februaro 1992 en la nederlanda urbo Mastriĥto subskribis reprezentantoj de la registaroj de la membroŝtatoj de la Eŭropaj Komunumoj. Ĝi estis ĝis tiam la plej drasta ŝanĝo de la politika fundamento de la Eŭropa Komunumo ekde ĝia fondiĝo. Kun la kontraktaro de la Traktato de Mastriĥto fondiĝis la Eŭropa Unio (EU), la supera instanco por la Eŭropa Komunumo, la komuna ekstera kaj sekureca politikoj kaj bazaj rajtoj kaj la kunlaboro en la areoj kiel juro kaj interna politiko. Ĝi fortigis la Eŭropan Monan Union per la kreado de la "unika mono".