Tornisto
profesio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tornisto estas profesio ĉe kiu la praktikanto faras ĉiajn produktojn, inter kiuj maŝino- kaj ilarerojn, sur eta ĝis mezgranda tornomaŝino. Tornisto laboras laŭ labordesegnaĵo, skizo aŭ ekzemploparto.
Industrie, la profesio konsideratas fako de metalurgio kaj oni uzas diversajn materialojn kiel ŝtalo, gisfero, kupro, bronzo, latuno, duavice ankaŭ plasto.
Tamen la metio de tornisto estas unu el la plej aĝaj profesioj, jam praktikata en antikva Egiptio, antikva Grekio, Romio kaj ĉe la etruskoj. Metie, krom ligno pli malofte ankaŭ prilaboratas korno, eburo, sukceno, alabastro, steatito (sapoŝtono), serpentinito, polimetilmetakrilato (akrila vitro) kaj aliaj plastoj - Malgraŭ tio, en Esperanto oni kutimas nomi la metilaboran teknikon laŭ la ĉefa materialo lignotornado, precipe ĉar sen la aldonaĵo la vorto tre elvokas pensojn pri la samnoma ŝtormo tornado.
Oni faras etajn seriojn de produktoj, vicpartoj aŭ prototipoj. La industria 'tornado' okazas sur tornomaŝino. La laboritaĵo rotacias per granda rapideco dum ĝi estas prilaborata per ĉizilo.