Tjurkoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tjurkoj estas etno-lingva komunumo, formiĝinta sur stepoj de norda Ĉinio en la I-a jarcento antaŭ Kristo. La tjurkoj ĉefe nomadis.
Oni sugestas kunigi ĉi tiun artikolon kun Tjurkaj popoloj. Bonvolu diskuti en la Diskuto:Tjurkaj popoloj. Nur ensalutintaj uzantoj povas aranĝi tion. |
Rapidaj faktoj etno, Ŝtatoj kun signifa populacio ...
Fermi
La unua plej fama unuiĝo de tjurkoj estis Huna imperio. En la I-a jarcento a.K. la tjurkoj vaste ekloĝis tra Eŭrazio, la hunoj atingis teritorion de Francio), miksiĝis kun iran-lingvaj popoloj de Meza Azio. Ekde VI-a jarcento la teritorio en la meza fluo de la rivero Sirdarja kaj la rivero Ĉu ekhavis la nomon Turkestano. En la dua jarcento p.K. la tjurkoj penetris en Kaŭkazion kaj partprepnis en etnogenezo de azerbajĝanoj, ili aperis en la regiono de Mediteraneo kiel (selĝukoj, osmanaj turkoj, mamelukoj), kaj ankaŭ ekloĝis en la Orienta Siberio: (jakutoj, dolganoj).