Tinplanto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tinplantoj aŭ kuvplantoj estas multjaraj plantoj, ofte el tropikaj aŭ subtropikaj zonoj de la tero. Ili estas potplantoj, kies ujoj estas multe pli grandaj ol florpoto. La plantoj servas kiel grandaj verdaj ornamaĵoj dum la nefrosta periodo de la jaro. Tiu tradicio estas tre konata en la mediteraneaj landoj. Tie la plantoj en grandaj terakotaj tinoj jam ekzistas ekde la romia tempo. Ekde la 16a jarcento la kreskado de plantoj en tinoj populariĝas kune kun la apero de la oranĝerioj kaj la ĝardenarto ankaŭ norde de la Alpoj.
La tinplantoj troviĝas ofte en tegmentaj ĝardenoj, sur terasoj aŭ balkonoj aŭ en etaj ĝardenoj.