The Circus
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Cirko estas muta filmo de jaro 1928 reĝisorita fare de Charlie Chaplin kune kun Joseph Plunkett (tiu ja ne estis menciita kiel verkisto). En la filmo rolas jenaj stelaj aktoroj: Chaplin, Al Ernest Garcia, Merna Kennedy, Harry Crocker, George Davis kaj Henry Bergman. La cirkestro de malriĉa cirko dungas la rolulon de Ĉarloto ludata de Chaplin kiel klaŭno, sed malkovras ke li povas nur esti amuza pretervole, ne intence.
The Circus | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Circus |
Originala lingvo | angla lingvo • sen valoro |
Kina aperdato | 6 jan. 1928, 29 jan. 1928 |
Ĝenro | komedia filmo, muta filmo, filma dramo, mallonga filmo |
Kameraado | Roland Totheroh |
Reĝisoro(j) | Charlie Chaplin |
Produktisto(j) | Charlie Chaplin |
Scenaro | Charlie Chaplin |
Loko de rakonto | Los-Anĝeleso |
Muziko de | Charlie Chaplin |
Rolantoj | Al Ernest Garcia • Merna Kennedy • Henry Bergman • Charlie Chaplin • Tiny Sandford • Albert Austin • Hugh Saxon • Jack Pierce • John Rand • Steve Murphy • Stanley Blystone • Heinie Conklin |
Produktinta firmao | United Artists |
IMDb | |
La produktado de la filmo estis la plej malfacila travivaĵo en la kariero de Chaplin. Multaj problemoj kaj prokrastoj okazis, inkluzive de studiofajro, la morto de la patrino de Chaplin, same kiel la amara eksgeedziĝo de Chaplin de lia dua edzino Lita Grey, kaj la pretendoj de la Interna Impostoficejo pro ŝulditaj impostoj de Chaplin, ĉiuj el kiuj kulminis per bremso de la filmigo dum ok monatoj. La Cirko[1] estis la sepa plej alta profitigita muta filmo en kinhistorio[2] gajnanta pli ol 3.8 milionojn da usonaj dolaroj en 1928.