Teozofia societo
internacia filozofia organizaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Teozofia Societo estas organizaĵo fondita en la jaro 1875 en Novjorko laŭ iniciato de Helena Blavatskij kaj kolonelo Henry Steel Olcott, kies membroj kredas teozofian mondkoncepton. Devizo de la societo estas "ne estas religio pli supera ol vero". Ĝi signife influis religiajn kaj esoterismajn movadojn tutmonde.
Teozofia societo | ||
---|---|---|
religia organizaĵo | ||
Komenco | 17-a de novembro 1875 vd | |
Geografia situo | 13° 0′ 36″ N, 80° 16′ 12″ O (mapo)13.0180.27 | |
Sidejo | Ĉenajo | |
| ||
Fondinto(j) | Helena Blavatskij vd | |
Posedatoj | Q3151319 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La sia memkompreno la societo estas parto de universala, spirita, intelekta kaj etika movado, kiu ekzistis en cixuj eraoj. Bazo de tiu movado estas tiel nomata „Universala Frataro“. Laŭ la koncepto en la senkomenca kaj senfina universo ĉio ekzista, ĉio viva, en sia fundamenta esenco estu parenca al la kosma konscio kaj de tiu konscio estu vivigata kaj animigata en ĉiuj partoj. Sekve ĉiuj vivaĵoj estus interligitaj en nedisigebla Universala Frataro.
La filozofino Helena Blavatskij en sia antaŭlasta verko La ŝlosilo al teozofio (1889) difinas kiel ĉefaj celoj de la Teozofia Societo:
- la kreon de "kerno de la Universala Frataro" inter homoj el ĉiuj kontinentoj "sen diferencigo de rasoj, haŭtokoloroj kaj religioj",
- la subtenon de la studado de Sanktaj Libroj de la mondaj religioj kaj sciencoj kaj la elstarigon de la malnova azia literaturo aparte de la veda, budhisma kaj zoroastrisma filozofioj, kaj herauszustellen, sowie
- la ĉiuaspektan esploron de la kaŝitaj sekretoj de la naturo, aparte de la vekigeblaj psikaj kaj spiritaj fortoj en la homo.