Templo Ĉennakeŝava
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Templo Ĉennakeŝava situas sur la bordo de la rivero Jagaĉi en Belur, en ŝtato Karnatako de Barato. Viŝnuvardhana, reĝo de la dinastio Hojsala, komisiis la templon en 1117 (KE). Ĝi estis konstruita en frua ĉefurbo de la dinastio, Belur, kiu nun estas en la distrikto Hassan, ĉ. 220 km de Bengaluro.
Rapidaj faktoj Lando, Regiono ...
Templo Ĉennakeŝava | |||
---|---|---|---|
Enirejo al la templo. | |||
hindua preĝejo, surskribo [+] | |||
Lando | Barato | ||
Regiono | Karnatako | ||
Situo | Belur | ||
- koordinatoj | 13° 9′ 46″ N, 75° 51′ 38″ O (mapo)13.1628611175.86055556 | ||
|
|||
|
|||
Templo Ĉennakeŝava | |||
Vikimedia Komunejo: Chennakesava Temple, Belur [+] | |||
Fermi
La templo estas fama pro sia arkitekturo. Tiu ĉi templo, kaj la temploj en proksima urbo Halebidu, estas bonaj ekzemploj de la arkitektura stilo de la dinastio Hojsala. La temploj en Belur kaj Halebidu estas proponitaj por la listo de Mondaj Heredaĵoj de Unesko.