Tasilin-Aĝer
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tasilin-Aĝer estas 500 km longa montaro en Alĝerio, ĉe la Saharo (de N 26°20’ Or 5°00’ ĝis N 24°00’ Or 10°00’). Ĝia plej alta pinto estas Adrar Afao (N 25°10’ Or 8°11’) kun 2158 m. La rokaĵo de la montaro estas sabloŝtono, kies erodiĝo rezultis interesajn montoformojn. Danke al la alteco, kaj la akvodepona propreco de la rokaĵo, la plantaro estas pli riĉa ol tiu en la ĉirkaŭa dezerto. En la maloftaj, duonarbaroj kreskas endemiaj specioj, ekz. la sahara cipreso kaj sahara mirto.
Rapidaj faktoj Estas, Supermara alteco ...
Tasilin-Aĝer | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Supermara alteco | 2 158 m [+] | ||||
Koordinatoj | 25° 40′ N, 9° 0′ O (mapo)25.6666666666679 | ||||
Akvokolektejo | 120 000 km² (12 000 000 ha) [+] | ||||
Areo | 120 000 km² (12 000 000 ha) [+] | ||||
Materialo | sedimenta rokaĵo [+] | ||||
Tasilin-Aĝer | |||||
Vikimedia Komunejo: Tassili n'Ajjer [+] | |||||
Fermi