Tanzania ŝilingo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La tanzania ŝilingo - svahile shilingi - estas la nacia valuto de Tanzanio. Unu ŝilingo estas dividita je cent cendoj (svahile senti). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas TZS. Sian nomon la valuto dividas kun la kenja ŝilingo, la somalia ŝilingo, la uganda ŝilingo kaj la eksa aŭstra ŝilingo en Eŭropo, nun anstataŭigita per la Eŭro.
Rapidaj faktoj valuto ...
Tanzania ŝilingo | |
---|---|
valuto | |
Ŝtato: | Tanzanio |
Subdivido: | 100 cendoj |
Kodo laŭ ISO 4217: | TZS |
Mallongigo: | vidu tekste |
Ŝanĝokurzo | 1 usona dolaro = 1497 TZS 1 eŭro = 2085,54 TZS (la 1-an de novembro 2010) |
monbileto de 1000 ŝilingoj kun portreto de Julius Nyerere | |
Fermi
Sumoj indikitaj en tanzaniaj ŝilingoj kutime estas montrataj en la formo x/y, en kiu x estas la sumo ŝilinga, kaj y la sumo cenda: 1/20 do estas 1,20 ŝilingoj.