Tago de la infano
From Wikipedia, the free encyclopedia
Infana tago estas publika feriotago en pluraj landoj. La unua moderna ŝtato, kiu enkondukis la tagon de la infano estis Turkio, precipe sub Mustafa Kemal Atatürk en la jaro 1920.
En multaj iamaj socialismaj/komunistaj landoj, kiel ekzemple Pollando, Rumanio, Rusio kaj la Ĉeĥa respubliko, kaj en landoj kiel Barato, Ĉinio, Germanio, Usono kaj Nederlando la tago de la infano estas festata la 1an de junio, kaj Universala tago de la infano (Tago de la rajtoj de la Infano) la 20-an de novembro. Tamen ekzistas landoj en kiuj oni festas la tagon de la infano je alia momentoj. Tiel la tago de infanoj en Japanio kaj Sud-Koreio okazas la 5-an de majo.