Svisa poŝtmarko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Svisio frue eldonis poŝtmarkojn nome en 1843 en kantonoj de Zuriĥo kaj Ĝenevo kaj en 1845 en Bazelo. La unuaj federalaj poŝtmarkoj estas de 1850. Pro ties frueco kaj specifa eldonado la fruaj poŝtmarkoj svisaj estas ege dezirataj de kolektantoj kaj tre valoraj por kolektoj. Multaj svisaj poŝtmarkoj aperigas bildojn kaj simbolojn de la svisa specifa kantonara ŝtato, kun la vorto "Helvetia" en la latina, pro tio multaj el tiuj poŝtmarkoj estas nomataj Helvetia aŭ helvetioj. Multaj aliaj montras alian nacian simbolon kia estas Vilhelmo Tell.
La belaj svisaj poŝtmarkoj estas ŝataj kolektaj objektoj. Ĉiuj poŝtmarkoj estas en la jarlibro 2009. La svisa fondaĵo "por junularo" (latine "Pro Juventute") ankaŭ eldonas svisajn poŝtmarkojn.