Svalbardo kaj Janmajeno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Svalbardo kaj Janmajeno (norvege Svalbard og Jan Mayen; ISO 3166-1 dulitera: SJ, trilitera: SJM, cifera: 744) estas statistika unuo, kreita laŭ la normo ISO 3166 por la du foraj teritorioj de Norvegio, la arkipelago Svalbardo kaj la insulo Janmajeno. Kvankam ambaŭ teritoriaj estas unuigitaj fare de Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO), administre ili ne estas ligitaj. Ili havas interretan nacian domajnon de la alta nivelo .sj, sed ĝi ne estas uzata kaj oni uzas la domajnon .no, same kiel en la tuta Norvegio. Same ili ambaŭ kune havas laŭ la normo ISO 3166-2 la kodaron ISO 3166-2:SJ por siaj partoj, sed ĝi estas malplena, kaj samtempe kiel partoj de Norvegio laŭ la sama normo ili havas kodojn NO-21 (Svalbardo) kaj NO-22 (Janmajeno) en la kodaro ISO 3166-2:NO por Norvegio.
Svalbardo kaj Janmajeno | ||||
---|---|---|---|---|
statistika regiono [+] | ||||
Akvejo | Arkta oceano | |||
Koordinatoj | 78° 38′ 7″ N, 21° 59′ 38″ O (mapo)78.635166121.9939078 | |||
Loĝantaro | 2 905 [+] (1-a de januaro 2022) | |||
Horzono | UTC+01:00 [+] | |||
|
||||
Svalbardo kaj Janmajeno | ||||
Vikimedia Komunejo: Svalbard and Jan Mayen [+] | ||||
La oficiala lingvo en la teritorioj estas norvega, en la Svalbardo estas uzata ankaŭ la rusa. La teritorioj ne havas proprajn blazonojn kaj flagojn kaj uzas la norvegajn, ĉu aparte, ĉu ambaŭ kune.