Surarba moviĝemo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Arboloĝanto, aŭ Arborikolo kiel neologismo, estas besto kiu loĝas ĉe arboj plej ofte.
Arbomoviĝo aŭ arbomoviĝemo estas la movkapablo de bestoj ĉe arboj. En vivejoj en kiuj arboj troviĝas, bestoj evoluis moviĝemon en ili. Kelkaj bestoj nur foje grimpas arbojn, dum aliaj estas ekskluzive arbarmoviĝemaj. Tiuj vivejoj prezentas multajn mekanikajn defiojn al bestoj moviĝantaj interne de ili, kiu kaŭzas gamon da sekvoj anatomiaj, kutimaraj kaj ekologiaj, same kiel variojn ĉie en malsamaj specioj.[1] Krome, multaj el tiuj samaj principoj povas apliki al grimpado sen arboj, kiel ekzemple, rokstakoj aŭ montoj.
La plej frue konata tetrapodo kun specialiĝaj adaptaĵoj por surgrimpi arbojn estis suminio, sinapsido de la malfrua Permio, antaŭ proksimume 260 milionoj da jaroj.[2]
Kelkaj senvertebruloj havas ekskluzive surarbajn vivejon, ekzemple, la arbhelikoj. Kelkaj vertebruloj havas ĉefe surarbajn vivejon, ekzemple, la arboranoj.