Supraĵa anatomio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Anatomio de surfaco (nomita ankaŭ supraĵa anatomio aŭ laŭvida anatomio) estas la studo de la eksteraj trajtoj aŭ surfaco de la korpo rilata al la anatomiaj elstaraĵoj de la korpo kun la projekcio de la organoj kaj elementoj enhavataj en la korpo mem.[1] Temas pri anatomiaj trajtoj studeblaj per rigardo, sen neceso de dissekco.
Tiele, ĝi estas branĉo de la makroskopia anatomio, kun la endoskopia kaj radiologia anatomioj.[5] La supraĵa anatomio estas priskriba scienco. Partikulare, en la okazo de la supraĵa anatomio de la homa korpo, temas pri la formo, proporcioj kaj referencpunktoj de la surfaco kiu korespondas al pli profundaj strukturoj kaŝitaj for el la vidatingo, ĉu senmove ĉu dummove.
Krome, la scienco pri la supraĵa anatomio inkludas la teoriojn kaj sistemojn de la proporcioj de la korpo kaj artaj kanonoj tiurilate. La studo de la supraĵa anatomio estas la bazo por reprezenti la homan korpon en la klasika arto.
Kelkaj falsaj sciencoj kiaj la fiziognomio, la frenologio kaj la kiromancio baziĝas sur la supraĵa anatomio.