Strobilo (planto)
parto de planto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Strobilo (Strobilus) estas strukturo de multaj terplantaj specioj konsistanta el dense agregitaj strukturoj laŭ la tigo, portantaj sporangiojn. Ankaŭ la ligneca semostrobilo de pingloarboj nomiĝas strobilo aŭ konuso, sinonime al la nefaka signifo de strobilo. Strobilon karakterizas centra akso (anatomie tigo) ĉirkaŭita de helikforme fiksitaj aŭ krucpoziciaj strukturoj kiuj povas esti modifitaj folioj aŭ modifitaj tigoj.
Tiu ĉi artikolo temas pli ĝenerale pri planta morfologio. Se vi volas legi pri la floraro resp. semujaroj de pinofitoj, legu strobilo. |
Folioj kiuj portas sporangiojn estas nomataj sporofiloj, tigoj kun sporangioj nomiĝas sporangioforoj.