Statika elektro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Statika elektro estas amasiĝo de elektraj ŝargoj en aŭ sur la surfaco de korpo. Ĉi tiuj elektraj ŝargoj restas tie ĝis ili aŭ fluas al la tero aŭ okazas malŝargo al alia korpo.
La amasiĝo de ŝargoj povas okazi kiam du korpoj el malsamaj materialoj, el kiuj almenaŭ unu estas dielektriko, estas frotitaj unu sur la alia kaj poste apartigitaj. Tiam, depende de la materialo unu de la du korpoj povas forpreni negativajn ŝargojn (elektronojn) de la alia kaj ŝargiĝi negative, dum la alia restas pozitive ŝargita pro la manko de la forprenitaj elektronoj. La ŝargoj restas amasitaj nur se la korpo estas izolita de la tero kaj de aliaj korpoj.
La efikoj de statika elektro estas konataj al multaj homoj ĉar ili iam vidis sentis kaj eĉ aŭdis la fajreron dum malŝargo. Ĉi tiu fajrero okazas kiam la akumulita ŝargo trapasas la izolantan aerfendon inter la ŝargita surfaco kaj alia surfaco konektita al tero per konduktanto. Ĝi povas okazi ankaŭ kiam la ŝargita surfaco troviĝas proksime al alia surfaco kontraŭe ŝargita.