Stanisław Hozjusz
From Wikipedia, the free encyclopedia
Stanisław HOZJUSZ, literumita ankaŭ Stanislaus Hosius (5-a de majo 1504 – 5-a de aŭgusto 1579) estis pola romkatolika kardinalo. Ekde 1551 li estis princepiskopo de Varmio en Reĝa Prusio kaj ekde 1558 li servis kiel papa delegito en la Imperia Kortego de la Sankta Romia Imperiestro en Vieno, Aŭstrio. Ekde 1566 li estis ankaŭ papa delegito en Pollando.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Stanisław Hozjusz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 5-an de majo 1504 (1504-05-05) en Krakovo | ||||
Morto | 5-an de aŭgusto 1579 (1579-08-05) (75-jaraĝa) en Capranica Prenestina | ||||
Tombo | Romo vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Etno | poloj vd | ||||
Lingvoj | latina • pola vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝa Prusio • Respubliko de Ambaŭ Nacioj vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bolonjo • Universitato de Padovo • Jagelona Universitato vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Ulryk Hozjusz vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • katolika sacerdoto • poeto • diplomato • katolika episkopo vd | ||||
| |||||
Princepiskopo de Varmio | |||||
Dum | 1551-1579 | ||||
Sekvanto | Marcin Kromer | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Li estis deklarita Servisto de Dio, kio estas komenco de la kanona proceso por beatulproklamo.
Hosius sentis simpatiojn por Jezuitoj kaj aktive opoziciis al la Protestanta Reformacio. Hosius kaj lia posteulo Marcin Kromer estis la du episkopoj plej gravaj por la reteno de la regiono Varmio katolika, dum la najbara Duklando Prusujo iĝis protestanta. Li partoprenis en la Koncilio de Trento.