Ĉasado de sorĉistinoj
serĉado kaj punado de homoj, precipe virinoj, akuzitaj pri sorĉado / From Wikipedia, the free encyclopedia
La ĉasado de sorĉistinoj — per tiu esprimo oni indikas la serĉadon kaj persekutadon kontraŭ virinoj suspektitaj pri sorĉaĵoj, magiaĵoj, envultoj, ligadoj, aŭ pluteno de rilatoj kun obskurismaj inferaj fortoj el kiuj ricevi povon por damaĝi homojn - aparte en la koncipokapablo, aŭ por malligi aŭ ligi amojn. Vere tiu ĉasado koncernis, kvankam laŭ malpli vasta kvanto, ankaŭ virojn; sed jam la fenomeno fikse vortiĝis virine.
Se la fenomeno alpaŝas paralele al preskaŭ ĉiuj kulturoj kaj religioj, ĝi registris apartan reintensiĝon kaj spektaklecon ĉe la fino de la 14-a jarcento kaj la komenco de la 17-a ene de la eŭropa kristanismo. Taksitaj danĝeraj kaj socidetruantaj, eĉ post la protestanta reformacio, apartaj virinoj estis objekto de persekutado kaj de la religiaj instancoj kaj de civilaj ŝtatoj kaj de la inkvizicio, kaj ofte mortkondamnitaj.
En moderna lingvouzado, ĉasado de sorĉistinoj antonomazie metaforiĝis por indiki serĉadon kaj persekutadon de apartaj kategorioj de personoj perceptataj kiel malamikaj, aparte kiam tiu serĉado estas praktikata per ekstremaj metodoj kaj precipe kun malmulta konsidero pri la reala kulpeco.